Soloturno (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Distrikto Soloturno)
Distrikto Soloturno
Blazono de la urbro, distrikto kaj kantono Soloturno
Soloturno
Mapo de la distrikto Soloturno
Distriktoj de Kantono Soloturno
Kantono Soloturno
Ĉefloko Soloturno
Geografia situo CH1903: 607176 / 227677 (mapo)47.27.5333333333333Koordinatoj: 47° 12′ N, 7° 32′ O; CH1903: 607176 / 227677 (mapo) f1
Nombro de loĝantoj 16163  (2010-12-31)
Areo 6,29 km²
Loĝantardenseco 2570 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 1109
vdr

La distrikto Soloturno estas administra unuo de Kantono Soloturno. Ĝi havis 16 163 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefloko estas la samnoma urbo Soloturno.

Historio kaj signifo[redakti | redakti fonton]

la distriktoj de Kantono Soloturno servis ek de la 19-a jarcento kiel elektrodistrikto por la kantona parlamento kaj samtempe kiel tribunalejoj. Ili plejparte estas identaj kun la iamaj voktejoj de la malnova reĝimo, kaj akiris surbaze de longa tradicio certan kulturan aŭtonomion. La soloturna urba distrikto estas aparta kazo, ĉar ĝi estis la historia regocentro kaj tial neniam kamparvoktejo. Eĉ post la liberala revolucio de 1830 la distrikto Soloturno konservis certajn privilegiojn. Ĝi havis ekzemple pli da seĝoj en la kantona parlamento ol ĝi devintus havi kompare al la nombro da loĝantoj (klasa balotrajto). La principo unu homo unu voĉo realiĝis nur fine de la 19-a jarcento. Kadre de la malgrandigo de la kantona konsilio al 100 seĝoj, la distriktoj perdis sian funkcion kiel elektodistriktoj. Tiun rolon nun havas la superdistriktoj (germane Amteien), kiuj konsistas el po du distriktoj. Soloturno formas superdistrikton respektive elektodistrikton kun la distrikto Lebern. [1]

Komunumoj de la distrikto Soloturno[redakti | redakti fonton]

La distrikto fakte teritorie kongruas kaj konsistas nur el sia ĉefurbo Soloturno:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2010-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Soloturno Soloturno 16163 6,29 2601
Totale 1 16163 6,29 0211

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiu-ĉi paragrafo baziĝas sur la koncerna teksto en la germanlingva vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]