Distriktoj de Kantono Vaŭdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kantono Vaŭdo estas akutale (stato 2013) subdividita al 10 distriktoj.

Distriktoj de Kantono Vaŭdo (stato 2013

.

Aktuala administra divido[redakti | redakti fonton]

Stato de la distriktoj de Kantono Vaŭdo je la 1-a de januaro 2013:

Distrikto Loĝantoj
(stato 2012-12-31)
Fläche
en km²
Ĉefloko Nombro da
komunumoj
Aigle 41391 434,85 Aigle 15
Broye-Vully 38127 264,98 Payerne 37
Centro de Vaŭdo 39732 230,83 Echallens 37
Vaŭda Nordĵuraso 83845 702,59 Yverdon-les-Bains 75
Laŭzano 154237 65,15 Laŭzano 6
Lavaux-Oron 57222 134,57 Bourg-en-Lavaux 18
Morges 75600 372,96 Morges 62
Nyon 89433 307,34 Nyon 47
Okcidento Laŭzana 69533 26,32 Renens 8
Riviera-Pays-d'Enhaut 80831 282,88 Vevey 13
Totale (10) 729971 2822,47 Laŭzano 318

La laga areo de Kantono Vaŭdo entendiĝas sur surfaco de 389,26 km² (Lac de Joux 8,77 km², Anteile: Lago Lemano 298,01 km², Lago de Neŭŝatelo 74,13 km² kaj Lago de Morato 8,35 km²). La totala areo de Kantono Vaŭdo do sumiĝas al 3'211,73 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

La Kantono Vaŭdo estis fondita en la jaro 1803 surbaze de la Mediacia Akto de Napoleono. Ĝi estis subdividita al 18 distriktoj, kiuj estiĝis el la malnovaj bernaj voktejoj kaj gubernioj, kiuj ekzistis de 1475 ĝis 1798. La distriktoj siavice estis subdividitaj al subdistriktoj aŭ komunumaroj.

Distriktoj de Kantono Vaŭdo ĝis 2007

Kun efiko de la 1-a de septembro 2006 ekvalidis la leĝo «Loi sur le découpage territorial (LDecTer) du 30 mai 2006» [leĝo pri la teritoria disdivido de la 30-a de majo 2006]. Ĝi ekaplikiĝis por la elketoj al la granda konsilio de 2007. Tial ek de la 1-a de januaro 2008 ekzistas nur ankoraŭ 10 distriktoj kaj la administra subdivido de subdistriktoj aŭ komunumaroj malaperis.

Distriktoj de Kantono Vaŭdo ek de 2008

Pro la kunigo de la komunumo Chanéaz kun aliaj komunumoj al la nova komunumo Montanaire pje la 31-a de decembro 2012, la teritorio de la iama komunumo Chanéaz de la Distrikto Vaŭda Nordĵuraso transiris al la Distrikto Gros-de-Vaud.