Saltu al enhavo

Ditirambo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ditirambo
literatura ĝenro
muzikĝenro Redakti la valoron en Wikidata
Elogio religious vocal music
vdr

Ditirambo, el la gr. διθύραμβος, estis ĥora kanto kiu celis, dum oferbuĉo de viktimo, estigi kolektivan ekstazon helpe de ritmaj korpmovoj, ovacioj kaj ritaj elvokoj. Tiu ĉi religimuzika manifestacio okazis, en la Antikva Grekio, dum la celebradoj de la festoj de Dionizo. La partoprenantoj de la ditiramba ĥoro ordinare sin vestis kiel satirusoj. Ekde la VII-VI jarcentoj a.K., disvolviĝis, en la helena mondo, la lirika ĥoro kaj ditirambo fariĝis literaturo. Ditirambo ankaŭ sinonimas: lirika entuziasma poezio kaj entuziasmaj laŭdoj.