Ditriĥo Lufo la 3-a (Kleve)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ditriĥo Lufo la 3-a de Kleve (mortinta antaŭ la 10-a de novembro 1332) estisn la plej aĝa filo de Ditriĥo Lufo la 2-a de Kleve, Grafo de Hülchrath kaj Sinjoro de Kervenheim kaj Oedt (Grefrath).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ditriĥo Lufo la 3-a naskiĝis antaŭ 1285 kiel filo el la unua geedzeco de Ditriĥo Lufo la 2-a. Lia unua edzino estis iu Jolanta, en 1323 li edzinigis Mathildaa de Voorne. El la geedzeco kun Jolanta devenas la unusola filino Elizabeta (mortinta en 1347). Kiel jam lia patro Ditriĥo Lufo la 3-a sin ligis intime al la ĉefepiskopo de Kolonjo kaj tenis politikon kontraŭ sia kuzo, Grafo Ditriĥo la 7-a/9-a de Kleve. En 1314 Ditriĥo Lufo vendis Hülchrath al la ĉefepiskopo de Kolonjo Henriko la 2-a de Virneburg, kiu per tio definitive perdiĝis por Graflando Kleve. La transiro de Hülchrath al Kolonjo estis finata per kompleta pago de la aĉetosumo en 1331. Ekde 1323 Ditriĥo Lufo estis demetinta la titolon Grafo de Hülchrath kaj nomiĝis nur Sinjoro de Kervenheim kaj Oedt. Ditriĥo Lufo mortis mallonge antaŭ la 10-a de novembro 1332.