Ditriĥo la 7-a/9-a (Kleve)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ditriĥo la 7-a/9-a (naskiĝinta verŝajne en 1291; mortinta la 7-an de julio 1347) estis de 1310 ĝis 1347 Grafo de Kleve. Dum kiam la pli malnova esploro lin nomas Ditriĥo la 9-a (foje ankaŭ Ditriĥo la 8-a), la pli nova esploro baziĝanta sur Kraus nombras lin kiel Ditriĥo la 7-a.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ditriĥo verŝajne naskiĝis en 1291 kiel plej aĝa ido de la dua geedzeco de Grafo Ditriĥo la 6-a/8-a de Kleve kun Margareta de Nov-Kiburgo. Gefianĉiĝinta en 1297 kun Margareta de Geldern, filino de Grafo Rajnaldo la 1-a de Geldern, la du geedziĝis en 1305/08. Post la morto de sia pli aĝa duonfrato Oto de Kleve en 1310 al Ditriĥo sukcesis nur grandapene malcedi antaŭ la ligo el la vidvino de Oto, Meĥtilda de Virneburg, sia praonklo, la kolonja ĉefepiskopo Henriko la 2-a de Virneburg kaj Grafo Engelberto la 2-a de Mark kiel Grafo de Kleve.

En 1318 li interkonsentiĝis kun sia pli juna frato Johano pri la heredsekvo; li transcedis al li la Landon Linn kaj certigis al li la postadon en Graflando Kleve je la kazo, ke li mem ne havos filojn. En 1333 Ditriĥo ja planis pretertempe subdividi la graflandon inter siaj tri filinoj; finfine tamen Kleve ja iris al lia frato. Ditriĥo rangaltigis Uedem kaj Sonsbeck al urboj kaj fondis en 1334 monaĥejon sur Kastelo Monterberg ĉe Kalkar, kiun li tamen jam en 1341 translokis en la urbon Kleve. Ditriĥo estis entombigata en la ĥorejo de ĉi tiu ankoraŭ konstruata monaĥopreĝejo de Kleve. Ditriĥo estis du fojojn edzo. Lia unua edzino fariĝis la 7-an de majo 1308 Margareta de Geldern (mortinta en 1333), filino de Rajnaldo la 1-a de Geldern. Lia dua edzino fariĝis en 1340 Maria de Jülich (mortinta en 1353). Ŝi estis filino de Gerhardo la -a de Jülich.

La filino Margareta geedziĝis en 1332 kun Grafo Adolfo la 2-a de Mark (mortinta en 1347) Lia filino Elizabeta unue geedziĝis kun Gerard van Voorne (mortinta en 1337), poste Junkron Oto löa 2-a de Hesujo, kiu legenduliĝis kiel Oto la Pafisto;[1][2] la geedzeco restis sengefila. Estas menciita ankaŭ filino nome Maria, pri kiu nenion plu estas konata.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dieter Kastner: Die Territorialpolitik der Grafen von Kleve. Duseldorfo 1972 (= Veröffentlichungen des historischen Vereins für den Niederrhein, insbesondere das alte Erzbistum Köln 11).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Otto der Schütz, nach Ludwig Bechstein, Deutsches Sagenbuch, Lepsiko, 1853
  2. Gottfried Kinkel: Otto der Schütz. Eine rheinische Geschichte in zwölf Abenteuern, Cotta, Stutgarto kaj Tübingen, 1846