Ditriĥo la 6-a/8-a (Kleve)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ditriĥo la 6-a/8-a
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1256 (1256-01-01)
Morto 4-an de oktobro 1305 (1305-10-04) (49-jaraĝa)
Familio
Patro Ditriĥo la 5-a/7-a
Patrino Aleida of Sponheim
Frat(in)o Ditriĥo Lufo la 2-a
Edz(in)o Margareta van Gelre • Margaret von Habsburg-Kyburg
Infanoj OtoDitriĥo la 7-a/9-aJohano • Anna von Kleve • Katharina von Kleve • Adelheid von Kleve • Margaret von Kleve • Eberhard von Kleve • Marie von Kleve • Anne von Kleve • Irmgard von Kleve • Agnes von Kleve • Irmgard of Cleves
Okupo
Okupo aristokrato
vdr

Ditriĥo la 6-a/8-a (naskiĝintoj en 1256/57; mortintoj 4-an de oktobro 1305) estis de 1275 ĝis 1305 Grafo de Kleve kaj validas kiel la plej grava reprezentanto de la malnova grafa dinastio de Kleve. Dum kiam la pli malnova esploro nomas lin Ditriĥo la 8-a (foje ankaŭ Ditriĥo la 7-a), la pli nova baziĝanta sur Thomas R. Kraus nombras lin Ditriĥo la 6-a.[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ditriĥo naskiĝis proksimume 1256/57 kiel plej aĝa filo de la posta grafo Ditriĥo la 5-a/7-a kaj de Alejdisa de Heinsberg. En 1271 li estas unuafoje dokumente pruvebla; li sekvis sian patron en la grafan oficon je 1275. Unua edzino de Ditriĥo estis Margareta de Geldern, filino de Grafo Oto la 2-a de Geldern, per kiu li naskigis sian rektan postanton Oto (1305–1310). Post la morto de sia edzino antaŭ 1287 li edzinigis en 1290 je Erfurto Margaretan de Nov-Kiburgo, parencinon de Rudolfo kaj Albreĥto de Habsburgo. El ĉi tiu geedzeco devenas la postaj grafoj de Kleve, Ditriĥo la 7-a/9-a (1310–1347) kaj Johano (1347–1368).

Ditriĥo tenis klare paceman politikon; ekzemple li sin detenis el la Batalo de Worringen de 1288. Li rilatadis intime kun la romgermanaj reĝoj, kiuj lin distingis kiel „konsilanto kaj familiarulo“. Teritorio-politike Grafo Ditriĥo sukcesis atingi gravajn celojn, ekzemple en 1290 li akiris Duisburgon kiel doton kaj la rangaltigon de Kranenburg al imperia feŭdo. De sia pli juna frato Ditriĥo Lufo la 2-a li sukcesis akiri en 1298 Landon Linn. Dum sia regeco Ditriĥo 6-a/8-a firmanime daŭrigis la enan koloniigon de la lando Kleve. Post sia morto Grafo Ditriĥo estis entombigata en la monaĥopreĝejo de Bedburg.

Familio[redakti | redakti fonton]

Ditriĥo dufoje edziĝis. Lia unua edzino estis Margareta de Geldern (mortinta ja antaŭ 1287), filino de Oto de Geldern. El la geedzeco devenas jenaj gefiloj:

  • Oto (proksimume 1278–1310) Grafo de Kleve (1305–1310)
geedzeco kun 1308 Meĥtilda de Virneburg (mortinta post 1360)
  • Katarina, monaĥino en Monaĥejo Graefenthal
  • Adelhejda (mortinta post la 7-a de novembro 1320) geedzeco kun Grafo Henriko la 4-a de Waldeck (naskiĝinta en 1282/90; mortinta en 1348)

En 1290 li je dua fojo geedziĝis kun Margareta de Nov-Kiburgo (mortinta supozeble en 1333). Kun ŝi li tenis jenajn gefilojn:

  • Ditriĥo (naskiĝinta verŝajne en 1291; mortinta la 7-an de julio 1347), Grafo de Kleve (1310–1347)
geedzeco la 7-an de majo 1308 kun Margareta de Geldern (mortinta en 1333), filino de Rajnaldo la 1-a de Geldern
geedzeco kun 1340 Maria de Jülich (mortinta en 1353), filino de Gerhardo la 5-a de Jülich
  • Johano (mortinta la 9-an de novembro 1368), Grafo de Kleve (1347–1368) geedzeco kun Meĥtilda de Geldern (mortinta la 21-an de septembro 1384)
  • Eberhardo (menciita en 1312)
  • Irmgarda (mortinta post 1350) geedzeco kun Gerhardo la 1-a de Horn] (mortinta en 1330)
  • Agnes (mortinta en 1361) geedzeco kun 1312 Grafo Adolfo la 6-a de Berg (mortinta en 1348)
  • Maria (mortinta en 1347), monaĥino en Maria-Kolegiato Bedburg
  • Ana (mortinta en 1378) geedzeco kun Grafo Gotfrido la 4-a de Arnsberg (mortinta en 1371)
  • Margareta (mortinta post 1325) geedzeco kun Henriko de Flandrujo, Grafo de Lodi (mortinta en 1337), filo de Grafo Guido la 1-a de Flandrujo

Dokumente pruvebla estas krome eksteredzeca filo:

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dieter Kastner: Die Territorialpolitik der Grafen von Kleve, Duseldorfo 1972 (= Veröffentlichungen des historischen Vereins für den Niederrhein, insbesondere das alte Erzbistum Köln 11).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Komparu Thomas R. Kraus: Studien zur Frühgeschichte der Grafen von Kleve und der Entstehung der klevischen Landesherrschaft. En: Rheinische Vierteljahrsblätter. Volumo 46. Bouvier, Bonn 1982, ISSN 0035-4473, pj. 1–47.