Dmitrij Ivanovskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dmitrij Ivanovskij

Dmitrij Josifoviĉ IVANOVSKIJ (ruse: Дмитрий Иосифович Ивановский; 1864-1920) estis rusa biologo kiu estis la unua malkovranto de virusoj (1892).

Li estis asistento en la Botanika Laboratorio de la Peterburga Аkademio de Sciencoj en 1890. Li estis privata docento (1895 ĝis 1901) en la Peterburga Universitato, de 1901 ĝis 1915 profesoro en la Varsovia Universitato kaj ekde 1915 profesoro en la Rostova Universitato.

Ivanovskij studis en la Peterburga Universitato en 1887, kiam oni sendis lin por esplori malsanon de tabako, nomatan «sovaĝa fajro». Tri jarojn poste, oni petis lin esplori alian malsanon de la tabako, tiutempe en Krimeo. Li malkovris, ke la du malsanojn kaŭzas la eteta damaĝanto, la tabakmozaikviruso, kiu kapablas trairi porcelanan filtrilon. Li priskribis sian malkovron en artikolo (1892) kaj disertacio (1902).