Doberdobo
Doberdobo | |||||
malcentrigita komunumo vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Friulo-Venecio Julia | ||||
Provinco | GO Gorico | ||||
Komunumaro | Carso Isonzo Adriatico | ||||
Geografia situo | 45° 51′ N, 13° 32′ O (mapo)45.8513.533333333333Koordinatoj: 45° 51′ N, 13° 32′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 92 m | ||||
Areo | 26 km² | ||||
Loĝantaro | 1340 (2023) | ||||
Loĝdenso | 50 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Devetachi/Devetaki, Jamiano/Jamlje, Marcottini/Poljane, Visintini/Vižintini, Palichisce/Palkišče, Micoli/Mikoli, Bonetti/Boneti, Lago di Pietrarossa, Lago di Doberdò/Jezero | ||||
Najbaraj komunumoj | Komen (SLO), Duino-Aurisina (TS), Fogliano Redipuglia, Miren-Kostanjevica (SLO), Monfalcone, Ronchi dei Legionari, Sagrado kaj Savogna d'Isonzo | ||||
Patrono | Marteno de Tours | ||||
Festa tago | 11-a de novembro, la patrona memortago | ||||
Poŝtkodo | 34070 | ||||
Imposta kodo | D312 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 031003 | ||||
Telefona prefikso | 0481 | ||||
Estro | |||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
Doberdobo (itale Doberdò del Lago, slovene Doberdob) estas komunumo en la orienta parto de norda Italio. Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la tradicia provinco Gorizia, kiu ekde oktobro 2017 ne plu estas oficiala administra unuo. Ekde tiam la loko apartenis al intermunicipa aŭ interkomunuma teritoria unuo, nomata Carso Isonzo Adriatico, sed jam en 2019 denove ŝanĝiĝis la administra strukturo: nun ĝi apartenas al tiel nomata malcentra regiona unuo Gorico, kiu laŭ amplekso baze identas al la antaŭa provinco.
Fine de 2023 en la komunumo vivis 1 340 loĝantoj. Kristana patrono estas la sankta Marteno de Tours, kies memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Komen (SLO), Duino-Aurisina (TS), Fogliano Redipuglia, Miren-Kostanjevica (SLO), Monfalcone, Ronchi dei Legionari, Sagrado kaj Savogna d'Isonzo.
La plej multaj el la loĝantoj estas slovenaj naciecoj kun itala civitaneco. La 31-an de decembro 2018 estis 20 eksterlandanoj loĝantaj en la komunumo.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- tie mortis batale hungaraj poeto László Szepessy kaj montgrimpisto Jenő Serényi en 1915