Saltu al enhavo

Dolino

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Granda Blua Truo (Great Blue Hole), situanta proksime de Ambergris Caye, Belizo.

Dolino estas tersurfaca funelforma tersubiĝo, tipa en karstaj regionoj. La diametro kaj profundo de la dolinoj estas tre variaj. Se pluraj dolinoj situas sur sama linio, povas esti, ke kreskante ili formas uvalaon. La preciza loko, kie la surfaca akvo malaperas en la dolinon nomiĝas ponoro.

La du plej gravaj tipoj de la dolinoj estas faldolino (aperas pro kolapso de interna kaverno) kaj la fludolinoj (aperas per malrapida laboro de subteraj likvaĵoj).

La flankoj de la faldolinoj estas krutaj, ofte alfluas ilin subteraj akvofluoj. La fludolinoj estas pli malprofundaj, malpli krutaj, plenigitaj per grundo kaj ilin alfluas eĉ surfaca akvo.

Se la akvoglutejon de la dolino ŝtopas argila sedimentaĵo, formiĝas lageto.

La dolinoj de la mez-amerika Jukatana kalkŝtonaro devenas el la plejstoceno kaj estiĝis en epoko, kiam la marnivelo estis pli malalta. Tiuj dolinoj estas parte sub akvo kaj nomiĝas cenotoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]