Uvalao

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Uvalao estas aro da dolinoj. Tiaj truoj aŭ ujoj troviĝas en karstaj regionoj, ekzemple en Ĵuraso. La loko, kie akvo aŭ rivero malaperas en la grundon nomiĝas ponoro. Pro fendoj en la roko la dolinoj troviĝas sur linio, ofte rekta linio. Kiam ili kreskas, ili alproksimiĝas unu de la alia kaj finfine formas unikan ujon, kiu nomiĝas uvalao.