Domo ĉe la ruĝa pordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klasicisma juvelo en Arnstadt.
La bela portalo.

La Domo ĉe la ruĝa pordo (germane: Haus Zur Rothen Thür) estas unu el malmultaj altkvalitaj burĝaj domoj el la periodo de klasikismo en Arnstadt (Unterm Markt nr. 10).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi konstruitis inter 1835-64 anstataŭ la bierfarejo-gastejo Zum Mühleisen fare de la muzikdirektoro Rost. En la kuro de la tempo ofte ŝanĝiĝis la posedantoj kaj multaj ankaŭ loĝis tie ĉi luprenante.

Ekde 1881 la domo servis kiel sidejo de la konstruburoo de la Ŝtataj fervojoj Erfurt-Suhl-Ritschenhausen. Poste transprenis la komercistoj Koch la domon. Kunvenis tie ĉi ankaŭ la membroj de la Ŝpar- kaj kreditsocieto (Spar- und Vorschußverein).

En la 1902-a jaro venis distilitaĵ- kaj vinvendejo kaj kvin jarojn poste pluse la hejtilentrepreno Thüringer Zentral- und Heizungsfabrik.

Oni scias ankaŭ ke en 1937 malfermis surloke la heredinto Fritz Höber metiejon de tubisto kaj instalalisto. Indas vidi ankaŭ la belega portalo.

Hodiaŭa uzo[redakti | redakti fonton]

Nun posedas la bienon Edda kaj Marcus Neudörfl. Troviĝas aktuale ene de la domego dentkuracista laborejo, pensiono kaj koktelejo (teretaĝe).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]