Domoșu [domoŝu] (hungare: Kalotadámos) estas vilaĝo en Rumanio sude de Huedin. En 1910 ĝi havis 404 loĝantojn (hungaroj, rumanoj), en 1992 245 (rumanoj, 82 % da hungaroj). Ĝia unua mencio estas el 1408 kiel hungara servutulvilaĝo. En ĝia reformita preĝejo troviĝas ligna baldakeno pentrita en 1774 de Lorenco Umling pli maljuna, de hungaroj nomata Lőrinc Kolozsvári Asztalos Umling, kaj János Asztalos Umling (asztalos estas la hungara vorto por "lignaĵisto"). Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 la vilaĝo apartenis al Hungario (Kolozs vármegye). Administre ĝi apartenas al la komunumo Sâncraiu.