Feŭda tero (Transilvanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mezepoka Transilvanio:
  •  Sikullando
  •  reĝa tero
  •  feŭda tero
  • La feŭda tero (germane AdelsbodenKomitatsboden, hungare nemesi föld, rumane pamântul al nobilimiipamântul comitatelor) historie estis unu el tri jurisdikciaj partoj de Transilvanio. Kontraste al la du aliaj partoj, la sikullando kaj la saksa reĝa tero, ĝiaj loĝantoj estis servutuloj de nobela aŭ eklezia feŭdestro.

    La tri menciitaj grupoj estis formale difinitaj per la Unio Trium Nationum (unuiĝo de tri nacioj) en 1438; ili estis difinitaj ne laŭ etnoj, sed laŭ klasoj kaj teritorioj. La sikullando kaj la reĝa tero donis al siaj loĝantoj privilegiojn, kiuj protektis ilin de servuteco. Sur la feŭda teritorio regis hungaraj nobeloj aŭ ekleziaj altranguloj.

    En 1783 imperiestro Jozefo la 2-a nuligis la heredan servutecon, sed konservis la servodevon; kompleta nuligo de la servuteco okazis nur en 1848. En 1876 la sikullando kaj la reĝa tero estis dissolvitaj kaj tuta Transilvanio estis redividita al departementoj.

    Administra strukturo ĝis 1876[redakti | redakti fonton]

    Kontraŭe al la reĝa tero kaj la sikullando la feŭda tero jam antaŭ 1876 estis dividita al departementoj; tial ĝi foje estas nomata "departementa tero":

    • Belső-Szolnok
    • Doboka
    • Kolozs
    • Torda
    • Fehér
    • Küküllő
    • Hunyad, kun distrikto Hátszeg (Hátszeg vidék)
    • Fogaras, tiam ne departemento, sed distrikto (vidék)