Domusnovas Canales

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Domusnovas Canales /'domus'novas ka'nales/ la sola vilaĝeto de la komunumo Norbello de Italio, situas norde de la centra vilaĝo, en la valo de Chenale.

En la provinco Oristano, en Sardio, la vilaĝeto de Domusnovas Canales distancas 1,80 km de la vilaĝo de Norbello kaj ĝi situas 239 metrojn super marnivelo kaj estas hejmo al ĉirkaŭ 40 loĝantoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

prahistoria nurago Ruju, tipa por Sardio, en la komunumo proksime de la vilaĝo

Kampa Preĝejo de Sankta Ĝjuljano en Domusnovas

La Preĝejo de Sankta Ĝjuljano situas en la kamparo apud Domusnovas, sude de la loĝata centro, proksime de la supro de malgranda monteto, ĉe la preciza centro de la valo, por esti tiel videbla de la vojo kiu konektas Norbello al Domusnovas kaj por la vojoj kondukante al Aidomaggiore kaj Ghilarza.

La festo de Sankta Ĝjuljano okazas la unua dimanĉo de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Domusnovas Canales en la itala Vikipedio.