Domănești
Domănești | ||
---|---|---|
Vilaĝo | ||
vilaĝo | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Satu Mare | |
Alinome | Domahida (hungare) | |
Komunumo | Moftin | |
Iama hungara departemento | Szatmár | |
Situo | 47° 43′ N, 22° 35′ O (mapo)47.71083333333322.589722222222Koordinatoj: 47° 43′ N, 22° 35′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 113 m | |
Poŝtkodo | 447201 | |
Loĝantaro | 1.087 (en 2011; 1.093 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 138226 | |
Domănești [doməneŝtj] (hungare: Domahida) estas vilaĝo en Rumanio orient-nordoriente de Carei. Administre ĝi apartenas al la komunumo Moftin[1][2].
Domănești situas ĉe la rivero Crasna. La komunuma vojo DC195C ligas Domănești al Moftin, kiu situas tri kilometrojn sude. Ĉe tiu vojo situas la fervoja stacio de la vilaĝo, ĉe la linio inter Oradea kaj Halmeu.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1910 ĝi havis 1 197 loĝantojn (hungaroj, rumanoj); en 1992 1 066 (rumanoj, 33 % da hungaroj).
En la censo de 2002 la 1 093 loĝantoj deklaris jenajn etnecojn[3] kaj preferatajn lingvojn[4]:
Etneco | nombro | elcentaĵoj |
---|---|---|
rumanoj | 644 | 58,9 % |
hungaroj | 401 | 36,7 % |
romaoj | 37 | 3,4 % |
germanoj | 6 | 0,5 % |
ukrainoj | 5 | 0,5 % |
Lingvo | nombro | elcentaĵoj |
---|---|---|
hungara | 605 | 55,4 % |
rumana | 481 | 44,0 % |
ukraina | 5 | 0,5 % |
Do la hungara lingvo estas majoritata, kvankam nur iom pli ol triono deklaris sin hungaroj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝia unua mencio skriba estas el 1326. La 7-an de septembro 1703 tie eldonis Francisko Rákóczi la 2-a la unuan regularon de sia armeo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szatmár).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- ↑ Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- ↑ Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
- ↑ Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2014-10-25.
- ↑ Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2014-10-25.
Gravaj personoj
[redakti | redakti fonton]- György Komoróczy (n. 10-a de februaro 1942) – lingvokultivanto, publicisto.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Interaga mapo de la distrikto Satu Mare
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine