Donato Bramante
Donato Bramante, Donato di Pascuccio d’Antonio, (naskiĝis 1444 en Fermignano, mortis la 11-an de marto 1514 en Romo), estis itala arĥitekto kaj pentristo. De la avo patrinflanka li ricevis la kromnomon Bramante, kiu signifas "la vidanto", "la forte deziranto". Li enkondukis la fruan Renesanc-stilon en Milano kaj la altan Renesanc-stilon en Romo, kie lia plej konata verko estas la Baziliko de Sankta Petro de Romo.
Ĉefaj verkoj
- San Pietro in Montorio (Tempietto); 1502
- Santa Maria della Pace (abateja korto kun klostro); 1504
- San Pietro in Vaticano (Baziliko de Sankta Petro de Romo); ekde 1506
Aliaj
- Abatejo Montecassino: klostro, 1595
Verkaro, ekzemploj
-
Koncepcio por Baziliko de Sankta Petro de Romo
-
Tempietto
-
Monte Cassino
-
Antikva heroo