Dormeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dormeto estas la stato de komputilo (aŭ simila aranĝaĵo, ekz-e bitlibra legilo) en reĝimo de minimuma energikonsumado. Ĉe dormeto la komputilo konservas la datumojn pri sia laboro en sia ĉefmemoro; malŝaltas periferiaĵojn (ekz-e la ekranblokon); kaj ŝanĝas la reĝimon de la ĉefprocesoro en la plej ŝpareman. Sekve de tio draste malgrandiĝas la enregikonsumado — kaj tamen la komputilon oni povas tuj «veki», reaktivigi kaj daŭrigi la laboron.

Tia reĝimo precipe gravas por la porteblaj aranĝaĵoj (tekkomputiloj, poŝtelefonoj ktp) kies energifonto estas akumulatoro. La energiŝparo per dormeto ebligas konsiderinde pligrandigi la disponeblon de la aranĝaĵo en aŭtonoma funkciado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]