Dorothea von Montau
Dorotea el Mątowy, naskiĝis en la jaro 1347 en vilaĝo Mątowy Wielkie (legu: Montovi Vjelkje) (germane: Gross Montau) en Pomerio, mortis en la jaro 1394 en Kwidzyn / Marienwerder (legu: Kvidzin / Marienverder). Ŝia patro Willem Swarte (germane: Schwartze) estis riĉa farmisto, setlinto el Nederlando, patrino Agata estis kaŝubino. Danke al la papo Paŭlo la 6-a ŝi estas beatulino de la jaro 1976, en Germanio oni nomas ŝin sanktulino. En la jaro 1999 venis speciale al Kwidzyn la prefekto de la Kongregacio por la doktrino de la kredo la kardinalo Jozefo Ratzinger, la posta papo Benedikto la 16-a kaj li preĝis en la ĉelo de la katedralo (vidu la foton) kie mortis Dorotea kiel ermitino.