Dosiero-Diskuto:BeniaMapo.jpg

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bela mapo kaj eĉ esperantigita, sed: Mankas al mi kopirajtaĵo ĉi tie. Ĉi tiaj satelitaj mapoj nome ofte (kvankam bedaŭrinde) estas kopirajtitaj. Ĉu vi povas doni pliajn informojn pri la deveno de tiu bildo? Marek "Blahma" BLAHUŠ 22:30, 30. Jan 2006 (UTC)

Mi prenis ĝin de sur Google Earth. Se vi kredas ke ĝi estas kopirajta, mi forigos ĝin. Duko-de-Benia. 22:33, 30. Jan 2006 (UTC).

Bedaŭrinde mi devas sciigi al vi, ke mapoj de Google Earth jes estas kopirajtitaj kaj tial ne povas esti uzataj ĉe Vikipedio. La konkretajn kopirajtojn laŭ mia scio la programo eĉ montras ĉiam sube de la ekrano, kaj la kopirajtoj ŝanĝiĝas kiam vi navigas tra la programo, ĉar diversaj bildoj de venas de diversaj fontoj. Eble povas esti, ke fotoj de iuj de la usonaj ŝtataj satelitoj povas esti libere kopieblaj, tamen mi ne certas priom dubas pri tio ke estas tiel, ĉar la plej multo de tiaj satelitoj estas privataj entreprenoj. Tial mi bedaŭrinde ne povas konsili al vi aliel ol forigi la bildon, eĉ se ĝi plaĉas al mi kaj mi ŝatas vian iniciatemon. Tamen mi instigas vin krei novan prmapon, bazitan sur iu libera materialo. Bazaj nekopirajtitaj mapoj troveblas ekzemple en la CIA World Factbook (por Rumanio ĉi tie), kaj ofte oni trovas multajn belajn mapojn en la Vikimedia Komunejo. Rektan ligilon tien vi ofte povas trovi eĉ en niaj artikoloj - ekzemple ĉe Rumanio estas sube dekstre eĉ du. Rigardu ĉefe la bildojn kaj subkategoriojn ĉi tie: [1]. Kuraĝon al via agado! Marek "Blahma" BLAHUŠ 00:31, 31. Jan 2006 (UTC)

Pardonpetojn! Mi forigis la bildon el la artikolo Benia. Nun mi ne sciass kiel forviŝi ĝin el Vikipedio... Duko-de-Benia. 01:40, 30. Jan 2006 (UTC).

Administranto devas fari tion. Bonvolu peti ĉe Vikipedio:Forigendaj artikoloj - same kiel vi petus pri forigo de artikolo, ĉar ja ankaŭ bildo iusence estas artikolo. Marek "Blahma" BLAHUŠ 09:43, 31. Jan 2006 (UTC)