Dosiero-Diskuto:29-a IS A.jpg

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La uzanto Darkweasel94 en julio 2013 indikis ke laŭ li la grafikaĵo forigendus ĉar "kvankam la alŝutinto asertas esti skaninta tion ĉi, tio ne signifas, ke li estas la posedanto de la kopirajto". Laŭ la ŝablono "forigu" Darkweasel94 devus rimarkigi la alŝutinton pri la minaco de forigo, ĉi-kaze min, sed tion li ne faris. La dosiero tamen en februaro 2007 estis markita ne nur per linio "skano: Thomas Pusch februare 2007", sed ankaŭ per la ŝablono "PD-self" indikanta ke

Citaĵo
 La aŭtorrajto-posedanto de tiu ĉi dosiero, kiu mem alŝutis ĝin al vikipedio, konsentas publikigi ĝin kiel publikaĵo. Tio ĉi validas tutmonde. 

La indiko ke mi skanis kaj alŝutis la dosieron kompreneble ne indikas ke mi estas la kreinto, sed la ŝablono "PD-self" klare kaj nemiskompreneble indikas tion. Se pridubi la verecon de la aŭtora rajto, necesus UNUE indiki kialon pri tiu dubo (ekzemple retejon kiu ankaŭ uzus la grafikaĵon, en alia konteksto, tiam ankoraŭ necesus pruvi kiu prenis ĝin de kiu - ja eblas en alia retejo preni el vikipedio aŭ el la origina papera fonto kaj ne indiki referencon...) kaj DUE necesas nepre averti la alŝutinton, por ke li/ŝi havu ŝancon komenti la atakon. Simple senkiale kalumnii ke alŝutinto kiu asertas esti la kreinto de dosiero mensogas en tiu aserto kaj ke la aserto kaj alŝuto tial senvaloras, sen doni pravigon kaj sen informi la atakiton, ebligus senkiale forviŝi la tutan vikipedion inkluzive de ĉiuj dosieroj de la vikimedia komunejo. ThomasPusch (diskuto) 11:43, 1 Aŭg. 2013 (UTC)

Vidu ankaŭ la postajn notojn Vikipedio:Forigendaj_dosieroj#Dosiero:29-a_IS_A.jpg. Despli validas la noto ke necesas averti la alŝutinton kaj atentigi lin/ŝin pri minaco de forigo. ThomasPusch (diskuto) 12:14, 1 Aŭg. 2013 (UTC)