Dovro (Anglio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dovero (Anglio))
Dovro
urbetoKampurbo
Administrado
Poŝtkodo CT16 • CT17
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 31 022  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 51° 8′ N, 1° 19′ O (mapo)51.12751.3122222222222Koordinatoj: 51° 8′ N, 1° 19′ O (mapo) [+]
Alto 12 m [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Dovro (Anglio)
Dovro (Anglio)
DEC
Dovro
Dovro
Situo de Dovro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dover, Kent [+]
vdr
Dover
St Mary in Castro
Dover Castle
Dover
Panorama
(Ĉi-tiu artikolo temas pri la angla havenurbo, Dover. Por aliaj, jen Dover (apartigilo).)

Dovro (angle: Dover, pron. /ˈdəʊvə/) estas urbo en la angla provinco Kent kun grava haveno, la plej proksima angla loko al Francio kaj kontinenta Eŭropo – 34 kilometroj. Grandaj pramŝipoj kaj aerglitaj boatoj portas pasaĝerojn, aŭtojn, ŝarĝveturilojn ktp. al Kalezo kaj Bulonjo-ĉe-Maro.

Ĝi estas fama pro sia blanka klifaro, kiu konsistas el kretŝtono. La klifoj donis al Anglio la kromnomon Albion kiu signifas Blanka. La klifaro estas forta, emocia simbolo por maristoj kaj aliaj vojaĝantoj survoje hejmen. Vera LYNN, angla kantistino kaj la kanto nomata “La Blankaj Klifoj de Dovro” famiĝis dum la dua mondmilito .

La urbo mem estas agrabla kaj vizitinda kun kastelo kaj interesa historia centro kun multaj restaĵoj de la Romia periodo.

Ĝi estis la loko (kune kun Calais) de la unua iom grava internacia E-a kunveno. En Aprilo 2019, okaze de la centa Brita Kongreso de Esperanto, la Esperanto-Asocio de Britio kaj Espéranto-France kunfandis siajn naciajn kongresojn en pli grandan 'Kunkongreson', okazintan en konferencejo The Ark. Por sekvi en la spuroj de la pioniroj, okazis unutaga ekskurso al Kalezo. Aliaj kongresanoj ekskursis al la Kastelo kaj al la Blankaj Klifoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]