Drăgușeni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Drăgușeni
Vilaĝo
vilaĝo
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Satu Mare
Alinome Túrterebestelep (hungare)
Komunumo Turulung
Situo 47° 54′ N, 23° 5′ O (mapo)47.90527777777823.077777777778Koordinatoj: 47° 54′ N, 23° 5′ O (mapo)
Drăgușeni (Rumanio)
Drăgușeni (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 129 m
Poŝtkodo 447336
Loĝantaro 1.192 (en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 139232
vdr

Drăgușeni [drəguŝenj] (hungare: Túrterebestelep) estas vilaĝo en Rumanio administre apartenanta al la komunumo Turulung.

Tra Drăgușeni kaj Turulung pasas la rumana nacia vojo DN1C inter Baia Mare kaj la ukraina landlimo ĉe Halmeu.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En 2002 ĝi havis 1 192 loĝantojn, el kiuj 1 179 rumanojn, 10 hungarojn, 2 ukrainojn. Male la komunumo Turulung estas plimulte hungara.

Historio[redakti | redakti fonton]

Setlejo Drăgușeni ekestis en 1924 kiel kolonio de ĉirkaŭ 60 familioj, pliparte el distrikto Maramureș[1]. Parto de ili estis perdintaj sian terenon sekve de la agrara reformo de 1921. Komence Drăgușeni estis kvartalo de Turulung, aliflanke de rivereto Tur.

Ĝi memstariĝis kiel vilaĝo en 1956, kiam ĝi havis 995 loĝantojn[2].

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]