Draĝeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Interno de draĝeo, kun videbla migdalo
Draĝefarilo
Draĝefarilo, kiu kovras nukson per sukero

Draĝeo[1] (france dragée IFA:[dʁaʒe]) estas franca malgranda dolĉaĵo de nukso, glazurita per sukero.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La draĝeo estas malgranda, ofte ronda aŭ ovala dolĉaĵo, enhavanta kerne nukson, kiu estas glazurita per sukero aŭ sukersiropo. La glazurado estas farata per maŝino kun rotacianta ujo, kiu entenas la nuksojn kaj sukeron.

Draĝeoj estas ofte hele koloritaj. Oni ofte uzas blankajn draĝeojn por nuptoj, bluajn por baptoj, verdajn por fianciĝoj, ruĝajn por diplomiĝoj.

En kelkaj Eŭropaj landoj (Francio, Italio ktp), draĝeoj estas ofte manĝataj por baptoj, nuptoj, aŭ unuaj komunioj. Ili estas tradicie prezentata en malgrandaj skatoloj, nomataj draĝeujoj (france drageoir). Tradicie, oni ĵetas kvin draĝeojn al genovedzoj: la migdala amaro kaj la sukera dolĉo simbolas la amaron kaj dolĉon de vivo. La kvin draĝeoj simbolas feliĉon, abundecon, fekundecon, gastamon, kaj malavarecon.[2]

Medikamenta draĝeo[redakti | redakti fonton]

Kelkfoje, similforma tablojdo, simile kovrita per sukero, nomiĝas draĝeo.[1] La kovraĵo povas aldoni proprecon, ke ekz. la tablojdo disfalas, efikas nur en la stomako aŭ en la intestoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vorto devenas de la franca dragée, tra la latina tragēma, el la helena τράγημα. La original helena vorto signifis dolĉaĵon, ofte sekigitajn fruktojn, manĝita ĉe la fino de manĝo deserte.

Laŭ legendo, ĉirkaŭ 170 a.K., Julio Dragato (latine Julius Dragatus), dolĉaĵisto por la patricia familio Fabio (latine Fabius), inventis la draĝeon, kiam li akcidente lasis fali migdalon en mielujon.[3]

En Francio, en la jaro 1220, apotekisto (tiam, apotekistoj estas la nuraj homoj licencitaj por vendi sukeron) en Verduno inventis la modernan draĝeon, por faciligi la konservon kaj transporton de migdaloj.[4] Dum mezepoko, la draĝeo estis origine medikamento, por freŝigi la spiron, helpi digeston, kaj por malhelpi sterilecon. Tial, la draĝeo estis ofte manĝata dum familiaj eventoj (nuptoj, baptoj, ktp).

En 1750, Pariza sukeraĵisto Pecquet inventis la rotaciantan draĝefarilon, kiu ebligis glatan glazuradon de la migdalo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: draĝe/o
  2. Origine de la dragée : nous vous dévoilons ses secrets (france). Reynaud.
  3. Dumas, Véronique (2011-11). “Les dragées”, Historia (fr), p. 106. 
  4. La dragée Braquier de Verdun (france). Tourisme Meuse. Arkivita el la originalo je 2019-10-19. Alirita 2020-05-29.