Draĝeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Draĝeo (el la franca vorto dragée) estas

  1. plej ofte ronda aŭ ovala tablojdo, kiu estas kovrita per sukero aŭ sukersirupo. La kovraĵo povas aldoni proprecon, ke ekz. la tablojdo disfalas, efikas nur en la stomako aŭ en la intestoj.
  2. ofte lensoforma dolĉaĵo, kovrita per sukero.
  3. draĝeo povas esti formo de nutraĵoj por bestoj
  4. migdalo, ĉirkaŭtegita per malmoligita sukero (tiu lasta difino laŭ PIV)