Dragan Marković

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dragan Marković (mortis la 2-an de decembro 2004 en Niŝ) estis serba esperantisto, kiu estis aktiva kunlaboranto de la Esperanto-Instituto de Serbia Esperanto-Ligo. Laŭ nekrologa informo de la Esperanto-Instituto li estis multjara esperantisto kaj movade aktivis dum 50 jaroj. Kiam li kun sia familio instaligis en Niŝ en 1969, li jam estis instruita esperantisto kaj de tiam dum duonjarcento estis unu el pluraj motoroj de la loka Esperanto-movado. Laŭ la instituta informo li estis silentema, ne elstarigema, sed tre preta kaj kapabla kunlabori. Li estis preskaŭ ĉiam en la ekzamenkomisionoj de Esperanto en Niŝ, Leskovac kaj kelkfoje en Zajecar.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]