Dragomirești (Maramureș)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dragomireşti (dragomireŝtj) (hungare: Dragomérfalva) estas komunumo en Rumanio sudoriente de Sighetu Marmaţiei.

La ligna preĝejo de la vilaĝo nun estas videbla en vilaĝmuzeo en Bukareŝto

Historio

La unua mencio okazis en 1405. Ekde la 17-a jarcento la loĝantoj okupiĝis pri minado de naftoj. En 1717 la tataroj bruldetruis la vilaĝon. Ĝis Traktato de Trianon kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, al departemento Máramaros. En 1910 ĝi havis 2608 loĝantojn (rumanoj, germanoj, hungaroj), en 1992 3 510 (rumanoj). Dragomireşti ricevis urborangon en 2004.

Famuloj

En la iama Dragomérfalva naskiĝis hungara ministro János Bud.

Fontoj

Eksteraj ligiloj