Saltu al enhavo

Dragon 32/64

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dragon 32/64
modelo de komputilo vd
Dum 1982 - nekonata/nuntempe
vdr

Dragon 32 kaj Dragon 64 estas personaj komputiloj fabrikitaj en la 1980-aj jaroj. La Dragon-komputiloj estas tre similaj al la TRS-80. Ili estis produktitaj por la eŭropa merkato fare de Dragon Data, Ltd., komence en Swansea (Kimrio), antaŭ ol translokiĝi al Port Talbot (Kimrio) ĝis 1984, kaj fabrikite de Eurohard S.A. al Casar de Cáceres (Hispanio) de 1984 ĝis 1987. La modeloj ankaŭ estis fabrikitaj por la usona merkato fare de Tano Corporation el Nov-Orleano (Luiziano). La modelaj numeroj reflektas la ĉefan diferencon inter la du maŝinoj, kiuj respektive enhavas 32 kaj 64 kilobitokojn de ĉefmemoro.

Dragon Data lanĉis la komputilon Dragon 32 en aŭgusto 1982. Ĝi estis sekvita de la Dragon 64 unu jaron poste. Malgraŭ komenca sukceso, la Dragon suferis pro teknikaj limoj en grafikaj kapabloj, kiuj malfortigis ĝian allogon rilate al videoludoj kaj edukadaj programoj. Dragon Data kolapsis en 1984 kaj estis akirita de la hispana kompanio Eurohard S.A. Tamen. Eurohard mem deklaris bankroton en 1987.

La Dragon-komputiloj uzis la ĉefprocesoron MC6809E fare de Motorola kaj havis kompozitan monitorporton, kiu permesis konekti la maŝino al (tiutempe) modernaj televidiloj. Ili uzis analogajn stirstangojn kaj havis gamon de periferiaj aparatoj kaj aldonoj disponeblaj. La Dragon havis plurajn alt-rezoluciajn modusojn, sed limigitajn grafikajn kapablojn kompare kun aliaj hejmaj komputiloj de tiu epoko.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]