Drako Longa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Drako Longa, aŭ laŭ praskandinava sinonimo Serpento Longa ("Ormurin Langi"), estis ŝipo de norvega reĝo Olav Trygvason en la batalo ĉe Svolder en jaro 1000, kie lin venkis dana kaj sveda reĝoj kun siaj mararmeoj. Laŭ rakontoj tiu ŝipo estis ĝis tiam la plej granda ŝipo de Nordujo kaj longis 50 metrojn. Ĝi havis pli malgrandan - tamen grandan - fratinon Drako Mallonga, kiun reĝo Olavo prenis de norvega ĉefo, lin mortiginta.

Pri la batalo ĉe Svolder temas feroa dancobalado notita de Jens Christian Djurhuus kaj tradukita esperanten fare de Martin Strid. Ĝi havas numeron 4409 en Norda Kantaro.