Dretea
Dretea [dretja] (hungare Deréte) estas vilaĝo en Rumanio sudoriente de Huedin. En 1910 ĝi nombris 602 loĝantojn (rumanoj), en 1992 155. Ĝia unua skriba mencio estis en la fino de la 13-a jarcento. En la mezepoko ĝi estis hungara vilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Kolozs vármegye). Administre ĝi apartenas al Mănăstireni.
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Interaga mapo de distrikto Cluj
- Popolnombrado 2002
- Administracia mapo de distrikto Arkivigite je 2007-08-08 per la retarkivo Wayback Machine