Drnov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Drnov
vilaĝo
Strato kaj domoj en Drnov
Oficiala nomo: Drnov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Kladno
Administra municipo Žižice
Historia regiono Bohemio
Domoj 55
Situo Drnov
 - alteco 296 m s. m.
 - koordinatoj 50° 14′ 12″ N 14° 08′ 54″ O / 50.23667 °N, 14.14833 °O / 50.23667; 14.14833 (mapo)
Katastro 2,36 km² (236 ha) Drnov
Loĝantaro 133 (2021)
Denseco 56,36 loĝ./km²
Plataĵo Praga plataĵo
Unua skribmencio 1449
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 274 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Drnov
Portalo pri Ĉeĥio

Drnov estas loka parto de municipo Žižice en distrikto Kladno en Mezbohemia regiono. Ĝi situas 1 km sudokcidente de Žižice kaj 5,5 km oriente de Slaný ĉe montepinto Provázek (301 m). Konsisto de Drnov estas ankaŭ domaro Mlýnek, situanta en valo de rojo Červený potok proksimume 600 m nordokcidente. En la jaro 2021 ĉi tie vivis 133 loĝantoj.

Drnov estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 2,36 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1449.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869236
1880273
1890276
1900251
1910296
1921286
JaroLoĝantoj
1930257
1950192
1961158
1970126
198098
199170
JaroLoĝantoj
200162
201199
2021133

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Proksime de la vilaĝo elstaras el pasintaj tempoj ampleksa kazerno (ĝis komenco de la 1990-aj jaroj ĉi tie estis radara posteno de kontraŭaera defendo de Prago), kiu estas nuntempe fermita. En la subterejo estis en la 1980-aj jaroj lokigita komandanteja posteno de la 71-a kontraŭaviadila raketa brigado. Inter la jaroj 1985 kaj 2003 estis de ĉi tie seninterrompe certigata sekureco de la aera spaco super Prago. Ekde la jaro 2009 ĉi tie asociiĝo Bunkr Drnov konstruas Muzeo de malvarma milito kaj kontraŭaera defendo kaj alirebligas la objekton.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]