Du er ikke alene

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Du er ikke alene
filmo
Originala titolo Du er ikke alene
Produktadlando  Danio
Originala lingvo dana lingvo
Kina aperdato 1978
Daŭro 90 min.
Ĝenro Dramo
Kameraado Henrik Herbert
Reĝisoro(j) Lasse Nielsen kaj Ernst Johansen
Produktisto(j) Steen Herdel
Scenaro Lasse Nielsen • Bent Petersen
Muziko de Sebastian
Ĉefrolantoj Anders Agensø, Peter Bjerg, Ove Sprogøe, Elin Reimer, Jan Jørgensen
Distribuo Horizon Films (Usono)
IMDb
vdr

Du er ikke alene [Vi ne estas sola] (1978) estas dana filmo verkita de Lasse Nielsen kaj Bent Petersen, reĝisorita de Lasse Nielsen kaj Ernst Johansen kaj produktita de Steen Herdel.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La historio okazas en porvira katolika internulejo de Danio en kiu la lecionojn oni donas inter preĝoj kaj referencoj al la kristana moralo. Unu el la knaboj, Bo (Anders Agensø), komencas rilaton kun Kim (Peter Bjerg), la filo de la direktoro. La intrigo elvolviĝas sekvante la evoluon de la rilatoj de la studantoj post la elpelo de unu el ili pro esti distribuinta pornografiajn bildojn en la banejoj. Paralele, kiel pruvo de kursfino, la instruistoj komisias al la studantoj fari filmeton pri la temo "amu vian proksimulon". Kelkaj decidas tamen ne ĉeesti plu la lecionojn kiel protesto pri la elpelo de ilia kompano kaj decidas produkti filmeton per si mem. Dume Bo kaj Kim estas pli kaj pli unuigitaj, kaj la naturo de ilia rilato estas akceptita de siaj kompanoj. Je la fino de la historio, en ĉeesto de la instruistaro kaj de la gepatroj, la knaboj projekcias filmeton produktita de ili mem kaj bazita sur la ordono "amu vian proksimulon", en kiu aperas Bo kaj Kim brakumante kaj kisante unu la alian.

La filmo temas ne nur pri Bo, Kim kaj ilia rilato, sed ankaŭ pri la interpersonaj rilatoj antaŭ la plenaĝo. Ĝi perfekte kaptas la seksecon kaj komencajn rilatojn de la studantoj, entenate tiuj de la junulinoj kiuj laboras en la kafejo kaj de grupo de adoleskantinoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Murray, Raymond: Images in the Dark: An Encyclopedia of Gay and Lesbian Film and Video. Nov-Jorko, TLA Publications, 1994.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]