Saltu al enhavo

Dudimensia komputila grafiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dudimensiaj rastrumaj grafikoj.

2Ddudimensia komputila grafiko estas la generado per komputilo de ciferecaj bildoj, ĉefe derivitaj de modeloj en du dimensioj (ekzemple 2D-geometriaj modeloj, tekstoj kaj ciferecaj bildoj) kaj de specifaj teknikoj rilataj al ili. La termino povas rilati same al la branĉo de komputiko, kiu inkluzivas ĉi tiujn teknikojn kiel al la modeloj mem.

Dudimensiaj grafikoj estas ĉefe uzataj en aplikoj, kiuj origine estis evoluigitaj sur tradiciaj teknologioj de presado kaj desegno, kiel ekzemple tipografio, kartografio, teknika desegno aŭ eĉ reklamado. Por ĉi tiuj aplikoj, la dudimensia bildo ne estas nur reprezentado de objekto de la reala mondo, sed sendependa artefakto kun aldonita semantika valoro. Dudimensiaj modeloj estas preferataj, ĉar ili donas pli rektan kontrolon de la bildo kompare al tridimensia komputila grafiko (kies principo pli similas al fotografio ol al tipografio).