Duko de Lankastro
Duko de Lankastro | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
pozicio | ||
Apero | 6-a de marto 1351 vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ekzistis pluraj dukoj de Lankastro dum la 14-a kaj 15-a jarcentoj. La duklando de Lankastro estis kreita trifoje.
La unua kreado okazis la 6-an de marto 1351, por Henriko de Grosmont, pranepo de Henriko la 3-a. Li estis ankaŭ 4-a grafo de Leicester, 1-a grafo de Derby kaj 1-a grafo de Lincoln. Kiam la duko mortis en 1361, tiu kreaĵo ekstingiĝis.
La dua kreado okazis la 13-an de novembro 1362, por Johano de Gaunt, kiu estis kaj la bofilo de la unua duko kaj la kvara filo de Eduardo la 3-a. Johano edziĝis al Blanka de Lankastro, filino de la 1-a duko de la unua kreado. Kiam la unua duko de tiu ĉi kreado mortis la 4-an de februaro 1399, la duklando transiris al la filo de Johano, Henriko de Bolingbroke, 1-a duko de Hereford.
La tria kreado okazis la 10-an de novembro 1399 por Henriko de Monmouth, princo de Kimrio, plej aĝa filo de la nova reĝo, kiu mem estis antaŭe duko de Lankastro. Kiam la 1-a duko iĝis reĝo Henriko la 5-a en 1413 la duklando iĝis parto de la krono denove.
Notu ke, laŭ angla tradicio, en ĉiu kreado oni rekomencas la numeradon per nova "1-a duko" de Lankastro.
Dukoj de Lankastro, unua kreado (1351)
[redakti | redakti fonton]- Henriko de Grosmont, 1-a duko de Lankastro (1306–1361) (estingita)
Dukoj de Lankastro, dua kreado (1362)
[redakti | redakti fonton]- Johano de Gaunt, 1-a duko de Lankastro (1340–1399)
- Henriko Bolingbroke, 2-a duko de Lankastro kaj 1-a duko de Hereford (1367–1413) (iĝis reĝo Henriko la 4-a en 1399)
Dukoj de Lankastro, tria kreado (1399)
[redakti | redakti fonton]- Henriko de Monmouth, Princo de Kimrio, 1-a duko de Lankastro (1387–1422) (iĝis reĝo Henriko la 5-a en la jaro 1413)