Duko de Lankastro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Henriko, princo de Kimrio estis la lasta, kiu portis la titolon, antaŭ ol ĝi fandiĝis kun la krono, kiam li iĝis Henriko la 5-a

Ekzistis pluraj dukoj de Lankastro dum la 14-a kaj 15-a jarcentoj. La duklando de Lankastro estis kreita trifoje.

La unua kreado okazis la 6-an de marto 1351, por Henriko de Grosmont, pranepo de Henriko la 3-a. Li estis ankaŭ 4-a grafo de Leicester, 1-a grafo de Derby kaj 1-a grafo de Lincoln. Kiam la duko mortis en 1361, tiu kreaĵo ekstingiĝis.

La dua kreado okazis la 13-an de novembro 1362, por Johano de Gaunt, kiu estis kaj la bofilo de la unua duko kaj la kvara filo de Eduardo la 3-a. Johano edziĝis al Blanka de Lankastro, filino de la 1-a duko de la unua kreado. Kiam la unua duko de tiu ĉi kreado mortis la 4-an de februaro 1399, la duklando transiris al la filo de Johano, Henriko de Bolingbroke, 1-a duko de Hereford.

La tria kreado okazis la 10-an de novembro 1399 por Henriko de Monmouth, princo de Kimrio, plej aĝa filo de la nova reĝo, kiu mem estis antaŭe duko de Lankastro. Kiam la 1-a duko iĝis reĝo Henriko la 5-a en 1413 la duklando iĝis parto de la krono denove.

Notu ke, laŭ angla tradicio, en ĉiu kreado oni rekomencas la numeradon per nova "1-a duko" de Lankastro.

Dukoj de Lankastro, unua kreado (1351)[redakti | redakti fonton]

Arms of Edmund Crouchback, Earl of Leicester and Lancaster.svg

Dukoj de Lankastro, dua kreado (1362)[redakti | redakti fonton]

Arms of John of Gaunt, 1st Duke of Lancaster.svg

Dukoj de Lankastro, tria kreado (1399)[redakti | redakti fonton]

Arms of the Prince of Wales (Modern).svg

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]