Duoniĝa tempo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En ĉiu procezo de eksponenciala malkresko la duoniĝa tempoduoniĝa daŭroduonvivo estas la tempo, en kiu duono de la koncernata kvanto foriĝas aŭ transformiĝas. Kutime la eksponenta disfalo estas subkomprenata.

Speciale en fiziko la duoniĝa tempo de iu materio estas la tempo, en kiu duono de donita kvanto konsumiĝas per transformiĝo al alia speco de materio. Ekzemplo estas la malintegriĝo de radioaktivaj elementoj kaj la malintegriĝo de subatomaj partikloj, ekz. la neŭtrono.

En la Interreto oni mezuris, ke la duoniĝtempo de retligoj (hiperligoj) estas proksimume 4,25 jaroj (51 monatoj). Tio signifas, ke post unu jaro ĉ. 18 % el ĉiuj (neaktualigitaj) retligoj malaktualiĝis.

Ekzistas la pli konciza termino duonvivo, kiu estu komprenata kiel "vivo de la duono", ĉar duono de la substanco post tiu tempo ne vivas. Ĝi ne estu komprenata kiel "duono de la vivo"; teorie la vivo de eksponenciale malkreskanta substanco estas eterna.