Duoninsulo Karpasia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Duoninsulo Karpasia
duoninsulo
Akvejo

Geografia situo

35° 31′ 40″ N, 34° 16′ 38″ O (mapo)35.52775634.277344Koordinatoj: 35° 31′ 40″ N, 34° 16′ 38″ O (mapo)
Duoninsulo Karpasia (Kipro)
Duoninsulo Karpasia (Kipro)
DEC
Duoninsulo Karpasia
Duoninsulo Karpasia

Map

vdr
Parto de la duoninsulo karpasia, fotita de ekstertero
Ora plaĝo sur la duoninsulo karpasia, je sunsubiro. Vido direkte al la sudokcidento, laŭ la suda marbordo de la duoninsulo

La Karpasia Duoninsulo (greke Καρπασία: "Karpasía"; turke Karpaz), ankaŭ konata kiel la Karpaz aŭ Karpas, estas longa duoninsulo, en formo de fingro, kiu estas unu el la plej eminentaj geografiaj karakterizaĵoj de la insulo de Kipro. Ties plej fora etendo estas Kabo Apostolos Andreas kaj ties grava loĝantara centro estas la urbo de Rizokarpaso (greke Ριζοκάρπασο; turke Dipkarpaz). La duoninsulo de facto formas la distrikto İskele de Norda Kipro, dum de jure ĝi restas en la distrikto Famagusta de la Respubliko de Kipro.

La duoninsulo etendiĝas de Kipro al la nordoriento, al la Golfo de Iskanderun en Turkio, kaj ĝi donas al Kipro ĝian karakterizan formon kiu similas pugnon etendante la montrofingron . La longo de la duoninsulo estas proksimume 80 km kaj ĝia maksimuma larĝo estas 15 km. La Kyrenia montaro eniras ĝin de la okcidento kaj iĝas montetaro en tiu areo. La duoninsulo finiĝas ĉe Kabo Zafer ( Zafer Burnu - "Kabo de Venko")/Kabo Apostolos Andreas (Ακρωτήριο Αποστόλου Ανδρεα - "Kabo de la Apostolo Andreas "), kaj proksime de ĝi kuŝas pluraj malgrandaj neloĝataj insuloj. Mağusa Körfezi/Κόλπος της Αμμόχωστου kuŝas en la sudo de ĝi.

La naturo de la duoninsulo estas agrikultura kaj la plej granda setlejo ene de sia areo estas Dipkarpaz/Ριζοκάρπασο kun proksimume 6,000 loĝantoj.

Galerio[redakti | redakti fonton]