Distrikto İskele

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto İskele
Distrikto de la Turka Respubliko de Norda Kipro • elektodistrikto [+]

LandoKipro

- koordinatoj35° N, 34° O (mapo)35.287533.891667Koordinatoj: 35° N, 34° O (mapo)
Areo773,99 km² (77 399 ha) [+]

Loĝantaro22 492 [+] (2011)
Denseco29,06 loĝ./km² [+] [+]

Distrikto İskele (Kipro)
Distrikto İskele (Kipro)
DEC
Distrikto İskele
Distrikto İskele

Map
Distrikto İskele
Vikimedia Komunejo:  İskele District [+]
vdr
situo de la distrikto İskele en Norda Kipro

La distrikto İskele estas administra unuo de la Turka Respubliko Norda Kipro, oficiale rekonita nur fare de Turkio. Ĝi estas dividita en tri subdistriktoj, nomataj İskele, Mehmetçik kaj Yeni Erenköy,[1] kaj okupas la plej orientan parton de la insulo. Ĝia administra centro estas la urbo Trikomo, turke nomata İskele. En 2006 en la distrikto vivis 21 099 loĝantoj.[1] Distriktestro, turke laŭ tradicia titolo de la Otomana Imperio nomata kaymakam, estas Bünyamin Merhametsiz.

La origina distrikto Gazimağusa en 1998 dispartiĝis al distrikto İskele, la antaŭa orienta parto, kaj al nova distrikto Gazimağusa, la antaŭa okcidenta parto. La teritorio de la nova distrikto İskele precipe estas terlango aŭ duoninsulo, nomata Karpasia respektive Karpas. Parton de la terlango okupas natura parko. En la turisma regiono Bafra de la distrikto konstruiĝis multaj luksaj hoteloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]