Dupolusa anteno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dupolusa anteno ricevanta radio-ondon

La dupolusa anteno, ofte nomita dipolo, estas la plej simpla kaj ofte uzata tipo de anteno por ricevi aŭ sendi radioondojn. Ĝi estas uzata kaj memstare kaj en multaj radio antenaj desegnoj, kie ĝi formas la radiantan elementon de la anteno.

Bazaj faktoj pri dupolusa anteno[redakti | redakti fonton]

La dupolusa anteno konsistas el du polusoj en kiuj fluas kurento kun radiofrekvenco. La kurento kaj la tensio kaŭzas elektromagnetan kampon, per kiu estas elradiata la radio signalo.  Dupolusa anteno uzas kutime la  resonantan longon de la elektra  konduktilo. La konduktilo estas tranĉita en la mezo kaj tiel povas esti konektata al la sendilo aŭ ricevilo. Por obteni resonancon, la longo de la konduktilo egalas al nepara nombro da duonaj ondolongoj. Plejofte oni uzas antenojn, kies longo egalas al ununura duona-ondolongo .

Uzoj de dupolusaj antenoj[redakti | redakti fonton]

Dupolusaj antenoj estas uzataj por multaj diversaj aferoj. Ĉi tiuj inkluzivas televidilo-antenoj, antenoj por mallongonda radio kaj aliaj.