Dzilam de Bravo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dzilam de Bravo
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Yucatán
Poŝtkodo 97606
Kodo laŭ INEGI 31 028
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 248
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 21° 26′ N, 88° 41′ U (mapo)21.433333333333-88.683333333333Koordinatoj: 21° 26′ N, 88° 41′ U (mapo) [+]
Alto 2 m
Areo 241,4 km² (24 140 ha)
Horzono UTC -6
Dzilam de Bravo (Jukatanio)
Dzilam de Bravo (Jukatanio)
DEC
Dzilam de Bravo
Dzilam de Bravo
Situo de Dzilam de Bravo
Dzilam de Bravo (Meksiko)
Dzilam de Bravo (Meksiko)
DEC
Dzilam de Bravo
Dzilam de Bravo
Situo de Dzilam de Bravo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dzilam de Bravo Municipality [+]
vdr

Dzilam de Bravo estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Dzilam de Bravo. La komunumo situas en la norda, centra parto de Yucatán en la regiono 3 "Litoral Centro". La regiono "Litoral Centro" limas norde al la Meksika Golfo. Sude estas la regiono 4 "Centro". Oriente troviĝas la regiono 1 "Litoral Oriente" kaj okcidente situas la regiono 6 "Influencia Metropolitana". La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31028.

La situo de la regiono 3 en Yucatán

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 2248 loĝantojn. El tiuj estis 1156 viroj kaj 1092 virinoj. La komunumo havas surfacon de 241,4 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 2 metroj super la marnivelo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 45,1 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 25,2 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 1617 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 1500 scipovis legi kaj skribi kaj 115 personoj estis analfabetoj. Do 7,11% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 2414 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 167 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 6,9% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]