Eŭreka

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eŭreka aŭ pli ĝuste Heŭreka signifas: mi ĝin trovis. Estas greka vorto, εὕρηκα/ηὕρηκα, la perfekto de εὑρίσκω, heuriskoo - mi trovas.

La parolo famiĝis, ĉar onidire Arkimedo nude trakuris la stratojn de Sirakuzo en Italio kaj laŭte ekkriis heŭreka post kiam li banis sin kaj malkovris la, laŭ li nomitan, Principon de Arkimedo. Ĉi tiu anekdoto transdonis Plutarko kaj Vitruvio.

Ekde tiam eŭreka estas ĝojkrio kiam iu solvis malfacilan problemon. Eureka ankaŭ estas la ŝtata devizo de Kalifornio, referante sin al la malkovro de oro.