Eŭropa ĉarto pri plurlingveco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La unua Eŭropa konferenco pri plurlingveco kiu okazis en novembro 2005 en Parizo substrekis la neceson verki Eŭropan ĉarton pri plurlingveco, laboron kiun faris la Eŭropa observejo pri plurlingveco kaj ĝiaj partneroj de pluraj landoj[1].

Unue verkita en la franca, la teksto estas jam tradukita al pluraj lingvoj (estas planita traduki ĝin al ĉiuj oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio.

Post periodo de konsultado kaj diskonigo en pluraj landoj, la teksto estis malfermita al petskribo. La petskriba agado komenciĝis la 22an de decembro 2006 en Slatina (Rumanio).

La teksto de la Eŭropa ĉarto pri plurlingveco estis deponita en majo 2009 okaze de la dua Eŭropa konferenco pri plurlingveco ĉe diversaj institucioj Eŭropaj kaj naciaj, akompanita de leĝaj aŭ regularaj projektoj[2].

Tiu teksto produktita de la laboroj de Eŭropa konferenco pri plurlingveco celas per petskribo fariĝi projekto de "Eŭropa ĉarto pri plurlingveco" ĉe Konsilio de Eŭropo kaj Eŭropa parlamento.

Ĉapitroj de la Ĉarto[redakti | redakti fonton]

La ĉapitroj de la Ĉarto estas :

  • Plurlingveco kaj politika Eŭropo
  • Plurlingveco, kono kaj agnosko de aliaj
  • Plurlingveco kaj libereco
  • Plurlingveco kaj Eŭropaj identecaĵoj
  • Plurlingveco, kulturo kaj civitaneco
  • Plurlingveco kaj internaciaj rilatoj
  • Plurlingveco, kultura diverseco kaj scienca disvolviĝo
  • Por diferenca traktado de plurlingveco
  • Plurlingveco kaj ekonomia efikeco
  • Plurlingveco kaj labora juro
  • Plurlingveco kaj edukado
  • Plurlingveco kaj komunikaj medioj

Tiu teksto celas pli ol la kadro de Eŭropa Unio ĉar ĝi emfazas universalaj rajtoj en rilato kun lingva diverseco.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]