Ebena simetrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ebena simetrio kun ebeno de simetrio P estas funkcio (geometria transformado) de spaco, kiu ĉiun punkton A transformas en punkton B tiel, ke punktoj A kaj B estas en sama rekto, kiu (ĉi tiu rekto) estas orta al ebeno P. Kaj punktoj A kaj B havas la saman distancon de la ebeno P malsamflanke de ĝi.

Fiksitaj punktoj de ebena simetrio estas punktoj de ebeno P.

Se geometria figuro F estas sia propra bildo sub ebena simetrio kun ebeno P, tiam ebeno P estas ebeno de simetrio de la figuro F.