Ebubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ebubo estas apriora planlingvo kreita de Andrew Nowicki en 2002, kun kelkaj kontribuoj de Justin B. Rye. La projekto similas al Ygyde, ankaŭ kreita de Nowicki (kune kun aliaj) kaj estas "pli facila ol Esperanto" laŭ la aŭtoro. Li tamen ankaŭ aldonas ke Ebubo havas kelkajn malbonaĵojn: laŭ la aŭtoro, ĝi havas malmultajn prefiksojn, sep-literaj adjektivoj kaj verboj nur havas du signifaj silaboj, kaj la prefiksa sistemo estas kompleksa. Ygyde ne havas tiujn difektojn, li skribas.

Kiel kun Ygyde, la priskriba teksto de la lingvo (kaj kiel kun ĉiuj lingvoj, la lingvo mem) estas senkopirajta, kaj do oni libere povas kopii, publikigi kaj ŝanĝi ĝin.

Ebubo havas propran alfabeton, sed ankaŭ povas esti skribata per la latinaj literoj. La alfabeto havas 6 vokaloj, a e i o u y, kaj 10 konsonantoj, b p d g j l m s z w.

Ĉiuj frazoj estas finitaj per la vorteto eba, paragrafo finiĝas per eba eba.

Ĉiuj vortoj estas formitaj per kunigo de primitivaj aprioraj unusilabaj radikoj: ibibe – "besta manĝaĵo", obebi – "manĝaĵa besto", t. e. bovino; omowawe – "seksa ina medicina kono" = ina ginekologio, owamowe – "ina seksa medicina substanco" = kontraŭkoncipa pilolo.

Ekzemploj (transskribitaj):

  • esu ulo ija eji esu usy eza eba
Mi ĝojas kiam mi vidas vin.
  • ewa uwi ede ebe america eba
Mi loĝas en Ameriko.
  • ebo usy esi awyla eba
Purigu ĉi tiu ĉambron! (kiel komando)
  • epa esi awyle eba
Kio pri ĉi tiu ĉambro? ("epa" demandas por detalojn)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]