Villers-Cotterêts [vilerkotre'] estas malgranda urbo en norda parto de Francio en la departementoAisne: 8 000 loĝantoj. Ĝi havas grandan kastelon, sed estas aparte fama en Francio, pro tio ke la reĝo Francisko la 1-a tie subskribis gravan ordonon en la jaro 1539 imponante la "reĝan lingvon", do la francan, kiel solan oficialan lingvon en la tuta reĝlando. Tio forigis la latinan lingvon el ĉiuj oficialaj tekstoj, sed samtempe ankaŭ ĉiujn regionajn lingvojn kiel la bretona, okcitana, eŭska, ktp...
La teksto de la reĝa ordono estas konata sub la nomo Ordonnance de Villers-Cotterêts, esperante "Regularo de Villers-Cotterêts".
Villers-Cotterêts estas la naskiĝloko de la fama franca verkisto Alexandre Dumas.
La 20-an de marto 2018, la prezidento de la Respubliko, Emmanuel Macron, anoncis ke la estonta " Cité internationale de la Langue française" estos instalita en la kastelo de Villers-Cotterêts. Ĉi tiu projekto interalie per la malfermo de "Muzeo de la franclingvio" estis anoncita por 2022, estas parto de internacia strategio por antaŭenigi la francan lingvon eksterlande[1].