Edit Hlatky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Edit Hlatky
Persona informo
Naskonomo Hlatky Edit
Naskiĝo la 2-an de aprilo 1926(nun 1926-04-02)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 2-an de novembro 2006
en Usono Los-Anĝeleso (Kalifornio, Usono)
Profesio
Profesio aktoro
v  d  r
Information icon.svg

Edit Hlatky [hlatki], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Hlatky Edit estis hungara aktoro. Ŝia persona nomvarianto estis Edith.

Edit Hlatky [1] naskiĝis la 2-an de aprilo 1926 en Budapeŝto (laŭ alia fonto la 8-an de aprilo 1924), ŝi mortis la 2-an de novembro 2006 (laŭ alia fonto la 14-an) en Los-Anĝeleso (Kalifornio, Usono).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Edit Hlatky komencis sian aktoran karieron jam en infanteatro de Rózsi Feld. Ŝi akiris aktoran diplomon en Teatra Akademio en 1942 en sia nasliĝurbo. Post siaj studoj ŝi havis rolojn en kabaredoj kaj revuoj kiel subreto. Inter 1947 kaj 1950 ŝi apartenis al Operetoteatro (Budapeŝto), poste ŝi disidis al Kalifornio. Ŝi ofte havis rolojn antaŭ hungara publiko en San-Francisko, Novjorko, Chicago, Cleveland, Hollywood, Toronto, Vancouver, Calgary. Ŝi edziniĝis en 1956.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kinaj filmaj roloj (ĉiam figuranto)[redakti | redakti fonton]

  • Katyi (1942) – S-ino Csóti
  • Machita (1943-44) – dancistino
  • Janika (1949) – aktorino

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.