Eduardo Chibás

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eduardo Renato Chivás y Ribas n. en Santiago de Cuba, la 15-a de aŭgusto 1907 - m. en Havano, la 16-a de aŭgusto 1951. Li estis kuba politikisto fondinto de la Partio de la Kuba Popolo aŭ Ortodoksa Partio en 1947, kies markita karaktero estis la denuncado kontraŭ la ekzistanta koruptado de la elstaraj membroj de la Aŭtentika Partio kaj la registaro. Inter la junuloj kiuj aniĝis en la Ortodoksa Partio, allogataj de la personeco kaj idealoj de Chibás troviĝis la advokato Fidel Castro, estonta ĉefgvidanto de la Kuba Revolucio en 1959.