Edward Grey

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Siro Edward GREY (25-an de aprilo 1862, Londono, Anglio – 7-an de septembro 1933, Fallodon, proksime al Embleton, Northumberland) estis brita politikisto, ministro pri eksteraj aferoj de 1905 ĝis 1916.

Li estis membro de la Malsupra Ĉambro de 1885 ĝis 1916, poste ricevis rangon de vicgrafo. (Li gvidis la liberalan opozicion en la Domo de la Lordoj en 1923–24.)

Kiam lian partion dividis la Sud-Afrika milito (1899–1902), Grey apartenis al la liberala grupo de H. H. Asquith.

Kiel eksterafera ministro (ekde 1905), li daŭrigis politikon de markezo Lansdowne V. en la maroka krizo (1905–06). Li apogis same Francion kontraŭ Germanio, sed li samtempe akcentis siajn problemetojn tiurilate kaj per tio kaŭzis seriozan diplomacian krizon antaŭ la unua mondmilito.

Grey klarigis, ke okaze de germana atako, Grand-Britio helpos Francion. Li interkonsentis, ke la brita kaj la franca militista estraro kunveno pro priparoli aferojn. Tion li ne sciigis al sia registaro por eviti atakojn de la radikalaj ministroj.

Li plu tenis la britan–japanan aliancon kaj alianciĝis en 1907 eĉ kun Rusio.

Kiam Asquith iĝis ĉefministro en 1908, Grey restis en sia ofico. Li sendis sciigon dum la maroka krizo de 1911, ke Grand-Britio defendas Francion kontraŭ Germanio.

Kiam la aŭstra ĉefprinco Francisko Ferdinando iĝis mortigita la 28-an de junio 1914, Grey kaj Vilhelmo la 2-a - sendepende unu de la alia - proponis, ke la serba registaro transdonu Belgradon por eviti la militon.

Grey sukcese entiris la registaron en flankon de Francio, post germana atako kontraŭ neŭtrala Belgio. Li subskribis la sekretan Londonan traktaton de 1915, en kiu Italio aliĝis al la aliancanoj. Grey provis atingi, ke Usono apogu aferon de la entento.

Grey demisiis la 5-an de decembro 1916 - kun Asquith. Li estis sendita en 1919 al Usono por atingi aliĝon de Usono al la Ligo de la Popoloj, sed li ne sukcesis.

Verkoj

  • Twenty-five Years, 1892–1916 (aperis 1925)