Saltu al enhavo

Eh, Cumpari!

El Vikipedio, la libera enciklopedio

"Eh, Cumpari!" estas kanto ne serioza, kiu estis adaptigita de tradicia kanto de Kalabrio far Julius La Rosa kaj Archie Bleyer en 1953, kaj estis kantita far La Rosa kun la orkestro de Bleyer dum tiu jaro.

Jam dum 1953 la kanto estis tre fama, kaj estis unua en la klasifiko de la revuo Cash Box magazine kaj dua en tiu de Billboard magazine.

Ĝi ankaŭ estis kantata en la filmo de Francis Ford Coppola La Baptopatro III.

Teksto[redakti | redakti fonton]

"Cumpari" (pron. kumpari) signifas "kolego, amiko", uzata ofte inter plenkreskuloj en la sudo de Italio (la virina formo estas cummari)[1].

La kanto estas pri muzikiloj, kaj iliaj sonoj estas imitataj per onomatopeaj vortoj, aŭ eĉ per fajfo, kaj tio igas ĝin tre amuza. Ĉiu strofo de la kanto aldonas unu muzikilon al la venonta strofo, do la strofoj estas ĉiufoje pli longaj, ĝis la lasta. Verŝajne, la muzikiloj ne estas tiuj el la originala versio, ĉar kelkaj menciitaj muzikiloj ne estas tradiciaj de Sudo de Italio, sed estas rilataj al la moderna aŭ klasika muziko.

Originala teksto en la kalabra[redakti | redakti fonton]

(~* indikas fajfon)

Eh cumpari, ci vo' sunari?
Chi si sona? 'U friscalettu.
E comu si sona 'u friscalettu?
~* ~* ~* 'u friscalett' e tipiti tipiti ta.

Eh cumpari, ci vo' sunari?
Chi si sona? 'U saxifona,
E comu si sona 'u saxifona?
Tu tu tu tu 'u saxifona
~* ~* ~* 'u friscalett' e tipiti tipiti ta.

Eh cumpari, ci vo' sunari?
Chi si sona? 'U mandolinu.
e comu si sona 'u mandolinu?
a plig a pling, 'u mandolin',
tutu tutu 'u saxifona
~* ~* ~* 'u friscalett' e tipiti tipiti ta.

Eh cumpari, ci vo' sunari?
Chi si sona? 'U violinu.
E comu si sona 'u violinu?
A zing a zing, 'u violin',
a pling a pling, 'u mandolin'
tutu tutu 'u saxifona
~* ~* ~* 'u friscalett' e tipiti tipiti ta.

Eh cumpari, ci vo' sunari?
Chi si sona? a la trumbetta.
Ma comu si sona a la trombetta?
Papa papa pa a la trumbetta,
A zing a zing, 'u violinu,
a pling a pling, 'u mandolin'
tutu tutu 'u saxifona
~* ~* ~* 'u friscalett' e tipiti tipiti ta.

Eh cumpari, ci vo' sunari?
Chi si sona? la trambona.
Ma comu si sona a la trambona?
A fumm a fumm a la trombona,
Papapapapa a la trumbetta,
A zing a zing, 'u violin',
a pling a pling, 'u mandolin',
tutu tutu 'u saxifona
~* ~* ~* 'u friscalett' e tipiti tipiti ta.

Esperanta (ritma) traduko[redakti | redakti fonton]

(~* indikas fajfon)

Hej kolego, ĉu vi nun ludos?
Kion mi ludu? La fluteton.
Kaj kiel sonas, do la fluteto?
~* ~* ~* jen la flutet' e tipi titipi ti ta

Hej kolego, ĉu vi nun ludos?
Kion mi ludu? La saksofonon.
Kaj kiel sonas la saksofono?
Tu tutu tu la saksofono,
~* ~* ~* jen la flutet' e tipi titipi ti ta

Hej kolego, ĉu vi nun ludos?
Kion mi ludu? La mandolinon.
Kaj kiel sonas la mandolino?
a pling a pling la mandolin',
Tu tutu tu la saksofono,
~* ~* ~* jen la flutet' e tipi titipi ti ta

Hej kolego, ĉu vi nun ludos?
Kion mi ludu? La violonon.
Kaj kiel sonas la violono?
a cing a cing la violon',
a pling a pling la mandolin',
Tu tutu tu la saksofono,
~* ~* ~* jen la flutet' e tipi titipi ti ta

Hej kolego, ĉu vi nun ludos?
Kion mi ludu? La trumpeton.
Kaj kiel sonas, do, la trumpeto?
pa papa pa pa la trumpet',
a cing a cing la violon',
a pling a pling la mandolin',
Tu tutu tu la saksofono,
~* ~* ~* jen la flutet' e tipi titipi ti ta

Hej kolego, ĉu vi nun ludos?
Kion mi ludu? La trombonon.
Kaj kiel sonas, do, la trombono?
A fum a fum a la trombon',
pa papa pa pa la trumpet',
a cing a cing la violon',
a pling a pling la mandolin',
Tu tutu tu la saksofono,
~* ~* ~* jen la flutet' e tipi titipi ti ta

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Komence, la vortoj cumpari kaj cummari estis uzataj kun signifo de baptopatro, baptopatrino. Sed poste ĝi eksignifis "koleg(in)o, kunul(in)o". La vortoj devenas de latino, cum pater, cum mater (kun la patro, kun la patrino de la baptata infano)

Eksteraj linkajoj[redakti | redakti fonton]