Ehrenbreitstein (monto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la fortikaĵo Ehrenbreitstein sur la samnoma monteta dorso, kaj maldekstre telfero Koblenco

La monteto Ehrenbreitstein estas 118 m alta montetdorso, kiu finiĝas en kruda roksprono en la Rejna valo. Ĝi situas je la alia riverflanko ĉe la enbuŝiĝo de la rivero Mozelo en la Rejnon (Deutsches Eck) en Koblenco. Piede da la monteto situas la urboparto Ehrenbreitstein, je la suda fino troviĝas la fortikaĵo Ehrenbreitstein. Telfero ligas de 2010 la urbon Koblenco kun la plataĵo antaŭ la fortikaĵo Ehrenbreitstein.

Fortikaĵo[redakti | redakti fonton]

Sur la monteto Ehrenbreitstein situas la samnoma prusa fortikaĵo Ehrenbreitstein el la 19a jarcento. Certas, ke sur tiu strategie grava plataĵo jam en la jaro 1000 oni starigis fortikaĵon.[1]

Dum la Dua Mondmilito la tuneloj en la monto servis al la popolo de Koblenco kiel protektejo kontraŭ aeratakoj sur Koblenco.

Sude de la burgo Ehrenbreitstein konstruiĝis ĉirkaŭ 1160 sur montosprono la Burgon Helfenstein, kiu estis loĝata de la familio von Helfenstein ĝis la 14a jarcento kaj poste kadukiĝis. Konstruante la prusa fortikaĵo la burga ruino estis integrita al la fortikaĵo Helfenstein.

Etimologio de la nomo[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la mezo de la 10a jarcento la nobelo „Erembert“, aŭ „Ehrenbrecht“ konstruis vidalvide de Koblenco sur roko por si kaj siaj filoj Hermann kaj Erembert (jun.) burgon. Ĝi nomiĝis unue „Hermannstein“, baldaŭ tamen „Ehrenbrechtstein“ kaj poste „Ehrenbreitstein“.[2] La nomo transiras ankaŭ al la roka masivo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ein Berg im Wandel – 3.000 Jahre befestigter Ort Arkivigite je 2011-09-06 per la retarkivo Wayback Machine in: diefestungehrenbreitstein.de
  2. Hans Bellinghausen: 2000 Jahre Koblenz. Geschichte der Stadt an Rhein und Mosel. Harald Boldt Verlag, Boppard 1971, ISBN 3-7646-1556-7, p. 86.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Fritz Michel: Der Ehrenbreitstein, Koblenz o. J. [1933]: Verlag und Druck: Krabbensche Buchdruckerei GmbH, Illustrationen, 116 S.
  • Hans Bellinghausen: 2000 Jahre Koblenz. Geschichte der Stadt an Rhein und Mosel. Harald Boldt Verlag, Boppard 1971, ISBN 3-7646-1556-7.
50.3669111111117.6163333333333118