Eichendorff-benko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eichendorff-benko je Klaus-montaro, 2021
steleo kun poema eltiraĵo
vido burgen kaj riveren

Eichendorff-benko (germane: Eichendorffbank) estas monumentprotektita (nr. 094 96891)[1] ŝtona benko en la montaro Klausberge norde de Halle (Saale), Germanujo. Ĝin oni starigis memore al la studenta tempo de Joseph von Eichendorff en la bela urbo ĉe Saale.

Historio[redakti | redakti fonton]

Studis li en Halle jursciencon inter majo 1805 kaj aŭgusto 1806. Per sia omaĝpoeziaĵo Bei Halle li kreis eternan memorilon pri la ĉarma ĉirkaŭaĵaro de Halle. Longe opiniitis ke la verkado faritis jam dum studentaj tagoj de poeto spektanta disde Klaus-montoj la riveron kaj Burgon Giebichenstein.

Esploroj de Erich Neuß montris ke la manuskripta praversio (en Berlino) datumas nur de la 1-a de februaro 1840. Temis pri kontribuaĵo por la gazeto Deutsches Musenalmanach für 1841. Du jarojn antaŭmorte Eichendorff ankoraŭ faris etviziton en Halle. La municipa konsilisto Heinrich Niemeyer instigis ĉ. du jardekojn pli malfrue estigi memorigan ejon por Eichendorff. En 1879 la publika plibeligsocieto Hallischer Verschönerungsverein, sub la gvidado de la juristo Herrmann Fiebiger, elfaris tre modestan lokon en formo de ŝtono kiu ĝis hodiaŭ konserviĝis kaj troviĝas nelonge de la benko. De tie oni ja povas ĝui belegan panoramon kaj al la rivero kaj al la burgo.

En 1899 aldonitis duonronda ŝtonbenko kun meza obelisko. Sur ĝin ĉizigitis la unuaj du strofoj de la menciita poemo. Ili ankoraŭ troviĝas sur la unua monumento:

Da[2] steht eine Burg überm Tale
Und schaut in den Strom hinein,
Das ist die fröhliche Saale,
Das ist der Giebichenstein.

Da hab ich so oft gestanden,
Es blühten Täler und Höhn,
Und seitdem in allen Landen
Sah ich nimmer die Welt so schön!

Kontraŭe al la benko troviĝas ekde 2005 steleo kun plato legebliganta ĉiujn sep poemstrofojn. Ĉiujare okaze de la naskiĝtago de Eichendorff okazas pikniko. Alia tradicio estas printempa kantado fare de koruso, ĉebenke. Restaŭradoj faritis en 1946, 1970 kaj 2020/21. Solena reinaŭguro okazis en la 17-a de aŭgusto 2021.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Otto Jacob: Die Klausberge. (=Trothaer Geschichte – Trothaer Geschichten, 3). Eldonis Bürgerinitiative Gesundes Trotha e.V., Druck-Zuck, Halle (Saale) 1994, ISBN 3-928466-07-0, p. 16–20
  • Siegmar von Schultze-Galléra: Topographie oder Häuser- und Strassen-Geschichte der Stadt Halle a.d. Saale. Dritter Band: Die Eingemeindungen Giebichenstein, Trotha, Cröllwitz, Gimritz. Verlag Wilhelm Hendrichs, Halle 1920; represo fare de Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza 2018, ISBN 978-3-95966-305-2, p. 104

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Landesamt für Denkmalpflege Sachsen-Anhalt (eld.): Denkmalverzeichnis Sachsen-Anhalt / Stadt Halle. Fliegenkopfverlag, Halle 1996, ISBN 3-910147-62-3, p. 243
  2. Traduko: Jen burgo supre de valo spektante en la riveron, la gajan Saale: temas pri Giebichenstein. / Tie mi ofte staris dum floro de valoj kaj malvaloj. Ekde tiam nenie plu mi vidis la mondon tiom bele!
51.50707511.957636